Ĉiu homo amas sin mem
Mi volas scii la uzon de la akuzativon en la frazon
"en la frazo_"
Mi ne komprenas, kial ĉi tie la akuzativo tiel konfuzas vin.
Mi amas vin estas tute normala frazo, ĉu ne?
Same
Ŝi amas lin (=la patron).
Se ni vous klarigi, ke temas pri la patro ni skribus
Ŝi amas sian patron, ĉu ne? (
Lian patron temus pri la patro de iu alia.)
Do estas tute nature skribi Ŝi amas sin (mem) kaj
Ĉiu homo amas sin mem.
La bebo jam marŝi tiel sin mem.
Ne, tiel estas malbona Esperanto.
Unue oni komencu la frazon per "la bebo jam marŝas" kaj ne "marŝi". "Tiel sin mem" ne povus ekzisti; ĝi estu "tiel si mem". Tamen tiu lasta nenion signifon havas.
"La bebo jam marŝas per si mem" estas la ĝusta frazo.
Narciso amas al sin mem. (Narciso se ama a sí mismo.)
Ankaŭ tio estas fuŝ-Esperanto. Post "al" kaj la aliaj prepozicioj oni ne metu la akuzativon, do la frazo estus "al si mem". Tamen en Esperanto oni ne "amas
al iu" sed simple "amas iun". Do la ĝusta frazo estus "Narciso amas sin mem".
Ŝi helpas al si mem[/I], tamen mi opinias, ke "Ŝi helpas sin mem" estas plej ofte uzata.
Prave. La Plena Ilustrita Vortaro indikas, ke ĝi estas dutransitiva. Tio estas, ke ĝin oni rajtas sekvi aŭ de la obkekto plus akuzativo, aŭ de la prepozocio "al" plus nominativo.
Mi faris rapidan korpus-serĉon kaj trovis 514 menciojn de "helpi al" en 2670 ekzemploj de la vorto "helpi", do via konstato ja pravas.